Amatolo aŭ Amatole-Distrikto (oficiale : Amathole District Municipality) estas unu el la sep distriktoj de Orienta Kablando, provinco de Sud-Afriko. La ĉefurbo estas Orient-Londono. Pli ol 90% de ĝiaj 892 637 enloĝantoj parolas la kosan lingvon (popolnombrado de 2011). La distrikta kodo estas DC12. La loka nomo Amathole signifas "bovidoj", ankaŭ la nomo de Amatole-Montaro kaj Amatole-Arbaro kiuj konstituas la nordan limon de la distrikto [1].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search